Monday, December 8, 2014

Laboro - Parto 5

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 5

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Laboro Necesas

Nu, depende je kio oni signifas kiam oni uzas la vorton "laboro". Pensu pri kiom da homoj ĝuas ĝardenumadon, fiŝkaptadon, ĉarpentadon, kuiradon, kaj eĉ programadon nur por siaj amuzoj. Kio se tia agado povas provizi viajn bezonojn?

Dum centoj da jaroj, homoj asertis ke teknologia progreso baldaŭ liberigos homaron el la bezono por labori. Hodiaŭ ni havas kapablojn kiujn niaj prauloj eĉ ne povis imagi, sed tiuj antaŭdiroj ankoraŭ ne plenumiĝis. Usone, ni fakte laboras pli longajn horojn ol ni laboris jardekojn antaŭe – la malriĉuloj por supervivi, la riĉuloj por konkuri. Aliaj kiuj ne povas ĝui la libertempon kiun ĉi tiu teknologia progreso devus provizi, senespere serĉas por laboro. Malgraŭ la recesio kaj la bezono por aŭsteraj rimedoj, korporacioj anoncas pli grandajn profitojn ol iam ajn, la riĉuloj estas pli riĉaj ol iam ajn, kaj multege da aĵoj estas fabrikitaj por nur forĵeti sin. Sufiĉe da riĉeco ja ekzistas. Sed ĝi ne estas uzata por liberigi homaron.

Kia sistemo samtempe kreas abundon kaj malhelpas nin uzi ĝin efektive? La defendantoj de la libera merkato argumentas ke alternativo ne ekzistas – kaj dum societo estas organizata tiele, tiu alternativo ja ne ekzistas.

Sed unun fojon, antaŭ laborhoraroregistroj, ĉiu estis farita sen laboro. La natura mondo kiu provizis niajn bezonojn, tiam ne estis disigata kaj malŝatigata. Sciaro kaj lerteco ne estis la sola posedaĵo de permesilitaj spertuloj, kaptata de multekostaj institucioj; tempo ne estis apartigata laŭ produkta laboro kaj konsuma libertempo. Ni scias ĉi tion ĉar laboro estis kreita antaŭ nur miloj da jaroj, sed homoj ekzistis dum centmiloj da jaroj. Oni aŭdas ke tiam vivo estis "soleca, malriĉa, malfacila kaj mallonga" – sed tiu versio estas el la uloj kiuj detruis tian vivmanieron, ne la homoj kiuj vivas tiel.


Ni ne bezonas agi kiel antaŭe, aŭ se eĉ ni povas reveni – nur ke vivo ne bezonas esti same kiel nun. Se niaj prauloj povus vidi nin nun, si estus ekscitaj pro niaj eltrovaĵoj kaj timegaj pro aliaj, sed ili ja estus ŝokataj pro ni aplikas tiujn eltrovaĵojn. Ni konstruis ĉi tiun mondon per nia laboro, kaj sen iaj malhelpaĵoj, ni povas certe konstrui pli bonan mondon. Ĉi tio nesignifas ke ni bezonas forĵeti ĉiujn kiujn ni lernis. Ĉi tio nur signifas ke ni forĵetu ĉiujn kiujn ni lernis ke ne funkcias.

No comments:

Post a Comment