Saturday, May 24, 2014

Dvoraka Klavaro kun Esperantaj Supersignoj (Vindozo)



Ĉi tio estas la esperanta versio de la dvoraka klavaro. Oni nur bezonas premi la dekstran "ALT" klavon kaj la literon kiun oni deziras.

Instalu, rekomencu vian komputilon kaj poste elektu la klavaron ("Esperanto - Dvorak") en la listo de lingvoj.

Ekzemple:

"ALT+g" = ĝ
"ALT+SHIFT+h" = Ĥ
"ALT+CAPSLOCK+c" = Ĉ

Elŝutu Version 20140711.

Se vi uzas la QWERTY version, vidu ĉi tie.


Versihistorio

20140711 - Ŝanĝis la nomon de la klavaro al "Esperanto - Dvorak"
20140524 - Unua versio

1 comment:

  1. Vere iu linvo tiel logik-kohera kiel Esperanto, estas la sxilosilo por trovi super_facil-vojo por mond-komunikado!

    ReplyDelete