Monday, November 17, 2014

Laboro - Parto 2

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 2

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

 i. Laboro

Kio efektive estas laboro? Ni povas difini ĝin kiel agadon por nur akiri monon. Sed ĉu sklava laboro kaj sensalajraj staĝoj ankaŭ estas laboro? Ni povas difini ĝin kiel agadon kiu amasigas monon por iu, sendistinge se tio profitas la ulon kiu faris la laboron. Sed ĉu tio signifas ke kiam oni komencas gajni monon pro agado, ĝi fariĝas laboro, eĉ se ĝi estis amuzaĵo antaŭe? Eble ni povas difini ĝin kiel agadon kiu prenas pli el ni ol ĝi donas al ni, aŭ estas regata per ekster rimedoj.

Aŭ eble ni povas nur kompreni kio estas laboro per pensanta pri la kunteksto kiun ĝi okazas. En "diversa" mondo, io komuna konektas nin: ni ĉiuj estas regataj per la merkato, kristano aŭ islamano, komunisto aŭ konservemulo, en San Paŭlo aŭ San Antonio, vi eble bezonas uzi la plej grandan parton de via vivo komercanta via tempo por mono, aŭ altrudas al iu fari ĝin anstataŭe, aŭ suferas la sekvojn.

Kion ni povas fari? Se vi rifuzus, la ekonomio ja daŭras sen vi; ĝi ne necesas vin, same kiel la milionoj da senlaboruloj, kaj esti malsata sen kialo ne meritas. Vi povas aliĝi kooperativo sed vi konfrontos la samajn insistadojn de la merkato. Vi povas iri pordo al pordo kaj lobii kaj protesti por sklavaj laborantoj, sed se vi ja atingas reformojn, ili – kiel vi – ankoraŭ bezonas labori, ĉu ĉe sindikatismaj fabrikejoj aŭ neregistaraj organizaĵoj. Vi povas iri nokte kun nigra masko survizaĝe kaj frakasi fenestrojn ĉe la butika centro sed la venonta tago, vi bezonos ejon por aĉetumi. Vi ja povas gajni eĉ milionoj da dolaroj kaj ankoraŭ laboras ekscese nur resti vian pozicion kontraŭ aliaj homoj. Eĉ se laborantoj renversis registarojn por fondi komunistajn utopiojn, si fine trovis sin laborantaj refoje – se ili estis bonŝancaj.

Eble ĉi tio ŝajnas ke laboro estas neevitebla, ke nenia rimedo ekzistas por ŝanĝi la strukturon de niaj vivoj. Tio taŭgas la homojn kiuj profitas el ĉi tia afero: ili ne bezonas pruvi ke ĉi tio estas la plej bona sistemo se ĉiuj pensas ke ĝi estas la sola ebla sistemo. Ĉu vivo estis ĉiam tiele?


Nun, tamen, eĉ la estonteco de la ekonomio estas malklara.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

No comments:

Post a Comment