Wednesday, July 2, 2014

Dajsvaro

Ĉi tio estas traduka projekto de la Diceware paĝaro (angle) kaj ĝi ne jam estas kompleta. Ĉiom vi bezonas scii (la instruktcioj, ktp) por nun kaj la vortlisto ja estas tradukita.

Ĝuu kaj avizu min se vi trovas erarojn, precipe en la pasfraza vortlisto.

~



Ĉi tiu retpaĝaro proponas pli bonan manieron por krei fortan pasfrazon kiu estas facila memori por uzo en ĉifradaj kaj sekurecaj programaroj. Malfortaj pasvortoj kaj pasfrazoj estas unu el la plej kutimaj problemoj en komputila sekureco. Oni povas lerni kiel fari ĝin ĝuste. Iu ajn povas uzi ĉi tiun informon. Oni ne bezonas koni kriptografion aŭ matematikon. Nur faru la simplajn instruktciojn ĉi tie.

Kio Estas Pasfrazo?

Kio Estas Dajsvaro (Diceware)?

Kiel Oni Uzas Dajsvaron (Diceware)?

Por uzi la dajsvaran liston, vi bezonos unu aŭ pli ludkubojn. Multe da surtablaj ludoj enhavas ludkubojn. Ne uzu komputilan aŭ elektran hazardnombran generilon.

  1. Elŝutu la tutan dajsvaran vortliston al via komputilo. Printu ĝin se vi volas. (Vidu la PDF, elŝutu la PDF, Elŝutu la H-sistema versio de la TXT, Elŝutu la X-sistema versio de la TXT)
  2. Decidu kiom da vortoj vi deziras en via pasfrazo. Pasfrazo kun kvin vortoj havas pli bonan sekurnivelon ol la simplaj pasvortoj kiujn multe da homoj kutime uzas. Ni rekomendas ke vi uzu pasfrazon kun, minimume, ses vortoj por uzo en Hushmail, vifioj (sendrataj retoj) kaj ĉifradaj programaroj. Por uzo en tre valoraj aĵoj kiel BitCoin, ni rekomendas pasfrazon kun sep aŭ ok vortoj.
  3. Ĵetu la ludkubojn kaj skribu la rezultojn sur papero. Skribu la numerojn en grupoj po 5. Por la nombro da vortoj kiujn vi deziras en via pasfrazo, skribu tiom da numerogrupoj. Vi povas ĵeti unu ludkubon kvinoble aŭ ĵetu kvin ludkubojn unufoje. Se vi ja ĵetas plurajn ludkubojn, legu maldekstre al dekstre.
  4. Trovu la numerogrupojn en la dajsvara vortlisto kaj trovu la vorton dekstre al ĝi. Ekzemple, 21124 signifus ke la sekvonta vorto en via pasfrazo estos “cĉd”.
  5. Kiam vi finiĝos, la vortoj kiujn vi trovis, estas via nova pasfrazo. Enmemorigu ĝin kaj aŭ detruu la paperon aŭ restigu ĝin en tre sekura ejo.


AVERTO: Kiam vi trovas la tutan pasfrazon, uzu la X aŭ H sistemon. Multe da komputiloj ne povas tajpi esperantajn supersignojn.

Ekzemplo

Do, vi deziras pasfrazon kun ses vortoj, kiel ni rekomendas. Vi bezonos 6 multiplikite per 5, aŭ 30 ĵetojn de la ludkuboj. Do, eble vi ĵetis:

1, 6, 6, 6, 5, 1, 5, 6, 5, 3, 5, 6, 3, 2, 2, 3, 5, 6, 1, 6, 6, 5, 2, 2, 4, 6, 4, 3, 2, kaj 6.

Skribu la rezultojn en grupoj po 5:

1 6 6 6 5
1 5 6 5 3
5 6 3 2 2
3 5 6 1 6
6 5 2 2 4
6 4 3 2 6

Trovu la numerogrupon en la dajsvara vortlisto kaj skribu la vorton dekstre:

1 6 6 6 5 butonumi
1 5 6 5 3 bĥ
5 6 3 2 2 ripet
3 5 6 1 6 kapuĉ
6 5 2 2 4 tunel
6 4 3 2 6 tia

Via pasfrazo estus:


butonumi bĥ ripet kapuĉ tunel tia

Konsiletoj

Nenecesaj informoj kiuj vi ne vere bezonas scii

Kial oni uzus dajsvaron?

Ligiloj kaj referencoj

Dajsvaro en aliaj lingvoj

CN
DE - Germana Vortlisto
ES
FI
FR
IT
JP
NL - Nederlanda Vortlisto
PL
RU - Rusa Vortlisto
SV - Sveda Vortlisto
TR - Turka Vortlisto

Pli informo pri PGP





1 comment:

  1. Perfect post dude!

    visit my blog: www.guntur.eu.org

    ReplyDelete