Fakte, estas nur tri tipoj: salato, nuksoj/semoj kaj frukto. Ĉi tie estas iom da kion mi manĝas:
Por salatosaŭco, mi ŝatas aŭ balzamvinagro aŭ avokadsaŭco (avokadoj miksita kun salo, cepoj, ajlo kaj suko el verda citrono).
Por salataj ingrediencoj: diversaj junaj laktukoj, cepoj, karotoj, olivoj, tomatetoj, kukumoj, brokoloj, maizoj, fungoj.
Por fruktoj: pomoj, oranĝoj, mirteloj, fragoj, framboj, mangoj, akvomelonoj, daktiloj, bananoj, piroj, persikoj.
Por Nuksoj/semoj: anakardio, sunfloroj, migdaloj, “ĉia”, kukurbo, sojo.
En tipa tago, mi kutime havas du salatojn, manĝo de fruktoj, kaj manĝetoj de nuksoj/semoj kaj frukto.
Bonguste!
No comments:
Post a Comment