Monday, December 15, 2014

Laboro - Parto 6

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 6

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Laboro Estas Produkta

Oni ne povas nei ke laboro estas produkta. Ni nur laboris dum miloj da jaroj sed ĝi ja ŝanĝis la tutan mondon.

Sed, kion ĝi produktas? Unu-uzaj manĝobastonetoj po miliardoj; tekokomputiloj kiuj malmoderniĝas post kelkaj jaroj. Kilometroj da rubejoj kaj tunoj da fluorklorkarbonhidrogenaĵoj. Fabrikejoj kiuj rustiĝas kiam la laborantujo fariĝas pli malmultekosta ie en la mondo. Rubujoj plenplenas de ekscesaj produktaĵoj dum milionoj suferas nutromankon; ĥirurgioj kaj kuracado kiuj la riĉuloj povas havi la rimedojn por aĉeti; romanoj kaj filizofiaj skoloj kaj artaj movadoj kiuj la plej parto de ni ne havas la tempon por partopreni dum ni vivas en societo kiu malmeritas dezirojn ol profitoj kaj bienaj rajtoj.
Kaj kie la rimedoj por tia produktado devenas? Kio okazas al la ekosistemoj kaj la komunumoj kiuj estas rabadataj kaj ekspluatataj? Se laboro estas produkta, ĝi estas eĉ pli detrua ol tio.

Laboro ne produktas produktaĵojn el nenio; ĝi ne estas magio. Pli ĝuste, ĝi prenas aĵojn el la biosfero – komuna fisko dividata por ĉiuj homoj – kaj faras ilin produktaĵoj movataj pro la logiko de la merkato. Laŭ la homoj kiuj vidas la mondon kiel bilancoj, ĉi tio estas pli bona, sed laŭ la cetere de ni, ne devu kredi tiajn homojn.

Kapitalistoj kaj socialistoj premisas ke laboro faras valoron. Laboristoj devu konsideri malsaman eblecon – ke laboro forkonsumas valoron. Tio estas la kialo ke la arbaroj kaj la polusaj glaĉeroj estas forkonsumataj kaj ankaŭ la horoj de niaj vivoj: la doloroj en niaj korpoj kiam ni alvenas hejmen similas al la difekto kiu okazas monde.

Kion ni devu produkti, se ne ĉi tia aĵo? Nu, kio pri feliĉeco mem? Ĉu ni imagas societon kiu la primara celo de nia agado estas por pli sperti vivon, esplori ĝiajn misterojn, ne nur por amasigi riĉecon aŭ venki la konkuron? Ĉu ni ankoraŭ produktas produktaĵojn en tia societo, jes ja, sed ne por konkurso aŭ profito. Festivaloj, festenoj, filozofio, romanco, kreaj penoj, infanzorgado, amikeco, aventuro – ĉu ni imagas ke ĉi tio estas la plej grava parto de niaj vivoj, ne nur vivebla dum niaj nelaborantaj tempoj.


Hodiaŭ, vivo estas malsama – nia koncepto de feliĉeco estas konstruata por sproni produktadon. Oni ne devas miri kial produktaĵoj puŝas nin pli malproksime el la mondo.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

No comments:

Post a Comment