Monday, December 1, 2014

Laboro - Parto 4

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 4

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

La Mitologio de Laboro

Kio se neniu laboras? Sklavlaborejoj malpleniĝus kaj ĉenstabloj ĉesus tuj, almenaŭ la fabrikejoj kiuj faras aĵojn kiujn neniu farus memvole. Ĉagrenuloj, kiuj regas aliajn nur pro siaj riĉejoj kaj titoloj, bezonus lerni pli bonajn manierojn por interrelati kun aliaj. Trafikŝtopiĝoj ja ĉesus, ankaŭ oleaj disverŝoj. Papera mono kaj laboraj aliĝiloj estus uzata kiel alumeto dum homoj malfaras ŝanĝojn al interŝanĝado kaj komuneco. Herbo kaj floroj kreskus el fendaĵoj en la trotuaro, kiu finfine kreskus fruktarboj.

Kaj ni ĉiuj mortos pro malsateco. Sed ni ne povas manĝi la paperojn aŭ la analizojn de niaj rendimentoj ĉe laboro, ĉu ne? La aferoj kiuj ni kaj faras kaj fabrikas pro mono estas tute nekoncerna por nia travivado – kaj ankaŭ kio havas signifon por niaj vivoj.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

No comments:

Post a Comment