Monday, December 22, 2014

Laboro - Part 7

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 7

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton


Laboro Kreas Riĉecon

Laboro ne simple kreas riĉecon kiam malriĉeco ekzistis antaŭe. Krome, dum gi riĉigas iun proprakoste de aliaj, laboro kreas malriĉecon ankaŭ, proporcie al profito.

Malriĉeco ne estas objektiva stato, sed interrilato produkata el malebena disdonado de rimedoj. En societoj kiuj homoj dividas ĉiun, malriĉeco ne ekzistas. Eble malabundeco, sed neniu suferas la malhonoraĵo de havanta nenion dum aliaj havas pli ol si povas eĉ uzi. Dum profitoj amasiĝas kaj la minimumo de riĉeco kiu necesas por havi influon en societo kreskas pli kaj pli, malriĉeco fariĝas pli kaj pli malforteca. Ĝi estas tipo de ekzilo – la plej kruela tipo de ekzilo, ĉar vi restas ĉe societo dum samtempe esceptate el ĝi. Vi povas nek partopreni nek fari ion malsame.


Laboro ne nur kreas malriĉecon kaj samtempe riĉecon – ĝi koncentras riĉecon por malmultaj homoj dum ĝi disvastigas malriĉecon por eĉ pli multaj homoj. Por ĉiu Bill Gates (Bil Gejts), miliardo de homoj devu vivi sub la limo de malriĉeco; por ĉiu Shell Oil (Ŝel Ojel), Nigerio devu ekzisti. Ju pli laboro, des pli profito kiun estas amasigata el nia laboro, kaj la pli malriĉa ni estas kontraŭ niaj ekspluatantoj.


Vidu la Tutan Tradukprojekton

No comments:

Post a Comment