Thursday, June 5, 2014

Usono Povas Kaŝaŭskulti Eĉ Malŝaltitaj Poŝtelefonoj

"Usona spiona oficejo kaŝaŭskultas malŝaltitajn poŝtelefonojn: ĉu rimedo ekzistas?" [angle]

Do, Snowden sciigis nin denove pri la potenco de la usona spiona oficejo: ili povas kaŝaŭskulti al niaj malŝaltitaj poŝtelefonoj.

La problemo: poŝtelefonoj havas mikrofonojn, lokospurilojn kaj fotilojn. Alia problem: la oficejo povas kodrompi poŝtelefonojn. Ili havas programaron por ataki ĉiujn operaciumojn.

Nun, ni scias ke ili ankaŭ povas instali programaron sur poŝtelefono por pretendi ke la poŝtelefono estas malŝaltita. Tiuokaze, ili povas aktivigi la mikrofonon, la lokospurilon kaj la fotilon por kolekti tiun informon.

La artikolo donas komplikan metodon por uzi iPhone-n sen komunikado.

Ĉi tie estas miaj du simplaj metodoj:
Restigu la poŝtelefonon hejmen. Simple!
Elprenu la baterion kaj enmetu kiam vi volas voki iun.

Ne permesu al ili spuri vin.


"Se vi havas nenion kaŝi, ne zorgu" estas la sono de venonta tiraneco.

No comments:

Post a Comment