Tuesday, June 3, 2014

La Reveno al Krudnutraĵismo


Mi estas vegano dum multege jaroj kaj lasta jaro mi komencis manĝi nur nekuiritajn manĝaĵojn dum kvar aŭ kvin monatoj. Bedaŭrinde, mi rekomencis manĝi kuiritajn manĝaĵojn. Sed mi ĉiam volis fari tion denove.

Do, nun mi ja faras ĝin!

Homoj ŝatas moki krudnutraĵismon (kaj ankaŭ veganismon) sed mi pensas ke ili ne provis ĝin aŭ ne komprenas ĝin. Kiel krudnutraĵismo - ĝi ŝajnis al mi (eĉ kiam mi estis vegano) stranga kaj ekstrema sed kiam mi spertis ĝin (antaŭe kaj nun), mi komprenis ke ĝi estas tre bona.


Unua, mi rimarkis ke oni havas (aŭ, almenaŭ, mi havis) ian febreton aŭ malsaneton kiu ne estas rimarkebla ĉar oni kunvivas ĝin ĉiutage. Imagu la senton se vi manĝis multe da grasaj, frititaj manĝaĵoj aŭ post nokto de drinkado. Tia malsana sento sed pli malgranda. Mi ne povas ekspliki ĝin bone. Mi supozas ke oni bezonas sperti ĝin por komprenas bone kion mi priparolas.

Ankaŭ mi rimarkis la korpan energion. Mi povis promeni tra la montoj, manĝite nur kelkaj bananoj, pomo kaj oranĝo. Tio estis mirinda.

Sed, nun mi forgesis kio ankaŭ estas bona. Sed, eble baldaŭ mi memoros (aŭ respertos) ilin.

Ĉu aliaj esperantaj krudnutraĵanoj ekzistas? Aŭ almenaŭ aliaj veganoj?

Kion vi pensas pri krudnutraĵismo?

No comments:

Post a Comment