Jes, ĉiuj ŝatas klarajn kaj ĝustajn
esperantajn frazojn. Jes, esperanto estas facila kaj oni nur bezonas
studi plu por skribi/paroli pli bonan esperanton. Jes, ni ĉiuj volas
helpi komencantojn.
Sed, ĉu estas montranta ĉiuj eraroj
sur ĉiuj skribaĵoj la plej bona maniero?
Mi vidas ĉi tion ĉiutage kaj mi ne
ŝatas ĝin.
Ekz:
Entuziasma Komencanto - "Saluton!
Mi estas komencanto ke mi amas esperanto!"
Gramatikopolicano - (sen saluto aŭ
antaŭparolo) ""Mi estas komencanto KAJ mi amas
esperantoN...""
Ĉu vere? Ĉu tiu estas helpa? Ĉu tiu
estas subteno por komencantoj?
Mi ne kredas tion.
Permesu al mi demandas ĉi tion: ĉu vi
vere faros tion al iu kiu lernas vian nacian lingvon?
Mi esperas ke ne.
Tia ago frustras homojn. Neniu ŝatas
gramatikopolicanojn krom gramatikopolicanoj.
Do, ĉi tio estas mia pledo: estu
agrabla al komencantoj.
Ni devu ŝati ke ni povas komuniki per
esperanto eĉ se iu havas malbonan gramatikon aŭ uzas la malĝustan
vorton. Kutime oni povas kompreni la ĝeneralan signifon, ĉu ne?
Do, kio oni faras kiam oni vidas
erarojn?
- Eble, nenio. Ni ĉiuj lernas la lingvon (krom denaskuloj). Oni lernas per uzado de la lingvo. Hodiaŭ, ili eble ne ĝustas sed, eble morgaŭ ili estos pli bonaj.
- La tri plej bonaj vortoj: mi ne komprenas. Ĉi tio ne estas agresa kaj permesas al la komencanto vidi iliajn erarojn (aŭ, almenaŭ, komprenas ke ilia skribaĵo malĝustas iel).
- Montru la ĝenerala eraro kaj provizu ligilon al klarigo (kiel PMEG). Ĉi tio ankaŭ permesos al la komencanto vidi ilian eraron.
- Aŭ, se vi ne ŝatas ĉi rekomendojn - simple demandu por permeso. Se iu ne deziras helpon (aŭ ne zorgas pri ĝusteco), tiuokaze, ne zorgu vin mem.
Mi petas, ne estu gramatikopolicano.
P.S. Kaj, jes, vi havas mian permeson por korekti mian gramatikon. ;)
No comments:
Post a Comment